Oficialulo: RAEP fortigos fidon de monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-11-07 13:42:47     Redaktoro:Yu

Oficialulo de la ĉina Ministerio de Komerco diris merkrede, ke kiel grava rezulto de regiona integriĝo kaj la plej granda liberkomerca interkonsento de la mondo, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) fortigos la fidon de la monda ekonomio kaj investantoj.

Wang Shouwen, vicministro pri komerco kaj internacia komerca vicreprezentanto de Ĉinio, faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Wang diris, ke la interkonsento starigos unuigitan sistemon de reguloj en la regiono, tiel reduktante funkciajn kostojn kaj necertajn riskojn kaj alportos grandan oportunon al importado kaj eksportado de kompanioj en la regiono. Konsiderante sian diversecan membrostrukturon, inkluzive de la plej evoluintaj landoj kaj la malplej evoluintaj, Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco havos profundan signifon por la estonta formado de tutmondaj komercaj reguloj.

Datenoj de la ministerio montris, ke la komerco de Ĉinio kun la aliaj 14 landoj partoprenantaj en la interkonsento superis 1 300 miliardojn da usonaj dolaroj pasintjare, ĉirkaŭ trionon de ĝia totala eksterlanda komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin