Irano rekomencis riĉigadon de uranio en Fordow

(GMT+08:00) 2019-11-07 13:49:00     Redaktoro:Yu

La irana oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke Irano rekomencis riĉigadon de uranio ĉe la nuklea instalaĵo Fordow ĵaŭde matene post interrompa periodo de post la konkludo de la irana nuklea interkonsento en julio de 2015.

La Atom-Energia Organizo de Irano diris, ke ĝi oficiale komencis injekti uranian sesfluoridon en la centrifugilojn en la subtera nuklea centralo de Fordow. Proparolanto de la Atom-Energia Organizo de Irano diris, ke la injekto de urania sesfluorido estas kontrolata de la Internacia Atom-Energia Agentejo.

Tio estas la kvara paŝo de Irano por redukti ĝiajn devontigojn al la nuklea interkonsento en 2015, konata ankaŭ kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin