Xi vokas uzi spertojn de Monda Militista Sportkonkurso por nacia rejuniĝo

(GMT+08:00) 2019-11-07 18:49:13     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vokis koncernajn registarajn departementojn strebi por nacia rejuniĝo surbaze de la sukceso de la Monda Militista Sportkonkurso.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la gastiganto-lando atingis sian celon de unuaklasa konkurso kaj unuaklasa prezentado de sportistoj.

Xi diris, ke la sukceso de la 7a Monda Militista Sportkonkurso ne nur montris la figuron de Ĉinio en la nova epoko al la mondo, sed ankaŭ pruvis la sintenon de paca disvolvado de la lando. Li instigis ĉiujn koncernajn partiojn tiri la spertojn de la sukcesa gastigado de la konkurso kaj kontribui al realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

La 7a Monda Militista Sportkonkurso, la plej grandaj "olimpikoj ĝis nun por militistoj", okazis de la 18a ĝis 27a de oktobro en la centra ĉina urbo Wuhan. Ĉinio gajnis 239 medalojn, inkluzive de 133 oraj. Estis la unua fojo en la historio de tiu ĉi konkurso, ke iu lando gajnis pli ol 100 orajn medalojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin