Preĝejoj en Ĥarkivo

(GMT+08:00) 2019-11-07 08:46:01     Redaktoro:祃璟琳

Dmitrij Cibulevskij

Ĥarkivo estas vere multnacia urbo. Proksimume triono de ĝia loĝantaro de 1,45 milionoj laŭ nacieco estas neukrainoj, sed anoj de aliaj nacioj. La plimulto de la kredantoj en la urbo estas ortodoksaj kristanoj. Tial la funkciantaj kaj nun konstruataj religiaj konstruaĵoj estas ĉefe ortodoksaj. Krome, el la 700 religiaj societoj en la ĥarkiva regiono en la jaro 2007 plimultis tiuj de ortodoksaj kristanoj.

La plej malnova religia konstruaĵo en la urbo estas la vira monaĥejo de la Perado de la Virgulino. Ĝin oni nomas "la koro de la urbo". Sur ĝia teritorio troviĝas ankaŭ monumentoj omaĝe el Jesuo Kristo kaj la 1000-jariĝo de la baptado de Rusio. Ĝia katedralo estis konstruita en 1689. Mallarĝaj longaj fenestretoj kaj fortikaj muroj atestas, ke la katedralo apartenis al la fortikaĵa sistemo de la ĥarkiva fortreso. Siatempe ĉi tie oni entombigis la urbajn episkopojn kaj ankaŭ familianojn de la ukraina verkisto Hrigorij Kvitka-Osnovjanenko.

La katedralo de la Anunciacio estis konstruita en 1901 akj nun estas la plej granda en la urbo. En 1930 la katedralo estis "fermita", kaj laŭ atestoj de maljunaj loĝantoj en ĝi troviĝis ĉevalejo kaj deponejo de nafto-produktoj. Ĝi estsi refunkciigita dum la nazia okupado. Post la liberigo de la urbo ĝi daŭre funkciis kaj plu funkcias ankaŭ nun.

Plia preĝodomo troviĝanta en la urba centro estas la preĝejo de la Ĉieliro de la Dipatrino Maria. La unua informo pri ĝia ligna konstruaĵo aperis en 1658. Pro hastado dum la konstruado la preĝejo baldaŭ ruiniĝis. Kaj la ŝtona varianto de la preĝejo (ĝin oni finkonstruis en 1688 apud la malnova), kaj malgranda kapelo staris ankoraŭ cent jarojn poste sur la loko de la malnova ligna preĝejo.

En 1733 okazis granda incendio, kiu plene ruinigis la preĝodomon, sed unu jaron poste ĝi estis plene rekonstruita. La incendio ne restis sen sekvoj, iompostiome la preĝejo ruiniĝis. Oni decidis plene rekonstrui ĝin. La konsturado de la nova preĝejo estis finita en 1783.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin