750 entreprenoj de EU partoprenas en dua ĈIIE

(GMT+08:00) 2019-11-08 14:10:05     Redaktoro:Li

La 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) malfermiĝis marde en Ŝanhajo. Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio Gao Feng ĵaŭde diris en Pekino, ke kiel internacia publika servo, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio starigis komercan platformon por ekspoziciantoj kaj aĉetistoj.

La unua ĈIIE prezentis bonan efektivigan rezulton de intencaj kontraktoj. Pli ol 40 entreprenoj el la Eŭropa Unio jam sin anoncis al la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Gao diris, ke germana firmao Jungheinrich kaj ĉina firmao GEELY subskribis mendilon kun la valoro de dek milionoj da juanoj, kaj 750 entreprenoj partoprenas en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La ekspoziciejo atingis 105 000 kvadratajn metrojn, je 25% pli ol la unua. La fruktoj plene pruvas la altiĝon de kvalito kaj forto de entreprenoj, kiuj paroprenas en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin