Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion urĝante fini usonan embargon kontraŭ Kubo

(GMT+08:00) 2019-11-08 12:18:39     Redaktoro:Yu

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion, alvokante fini la usonan embargon kontraŭ Kubo. Estis la 28a fojo, ke ĝi adoptis tiajn rezoluciojn.

Post kiam kelkdek nacioj kaj internaciaj grupoj debatis pri projekto de rezolucio dum du tagoj, 187 membroŝtatoj de la UN voĉdonis por la rezolucio, dum Usono, Israelo kaj Brazilo voĉdonis kontraŭ ĝi, kaj Kolombio kaj Ukrainio sindetenis.

La rezolucio ripetas alvokon al ĉiuj ŝtatoj sin deteni de promulgo kaj apliko de leĝoj kaj rimedoj, kies eksterteritoriaj efikoj influas la suverenecon de aliaj ŝtatoj, reference al regularoj kiel la Akto de Helms-Burton, adoptita de Usono en 1996.

Malgraŭ la politika pezo, kiun ili portas, la rezolucioj adoptitaj de la Ĝenerala Asembleo ne havas leĝan efikon, kaj tial ili ne povas esti efektivigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin