Vojaĝo de Xi al Grekio kaj Brazilo antaŭenpuŝos duflankajn rilatojn kaj BRICS-kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-11-08 14:34:18     Redaktoro:Yu

Oficialulo diris, ke la baldaŭa vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Grekio kaj Brazilo fortigos la rilatojn de Ĉinio kun la du landoj kaj intensigos la kunlaboron de BRICS-landoj.

Vicministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke laŭ la invito de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos, Xi faros ŝtatan viziton al Grekio de la 10a ĝis la 12a de novembro. Li diris, ke tio estos la unua vizito de ĉina prezidanto al la eŭropa lando post 11 jaroj, kio havos historian influon sur rilatojn inter Ĉinio kaj Grekio kaj antaŭenpuŝos ĉina-eŭropajn rilatojn kaj kunlaboron de la Zono kaj Vojo.

Vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu diris, ke laŭ la invito de brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro, Xi ĉeestos la 11an pintkunvenon de BRICS-landoj en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, de la 13a ĝis la 14a de novembro. Ma diris, ke Xi ĉeestos la ferman ceremonion de la komerca forumo de BRICS, fermitajn kaj publikajn kunvenojn de la pintkunveno de BRICS-landoj kaj la dialogon de gvidantoj de BRICS-landoj kun la Komerca Konsilio kaj la Nova Disvolva Banko de BRICS. Ma aldonis, ke deklaracio de la gvidantoj estos publikigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin