Sciencaj kaj teknologiaj produktoj en ekspozicio lumigos estontecon

(GMT+08:00) 2019-11-08 19:04:38     Redaktoro:Yu

La roboto DE-BAO de la franca firmao Decathlon, ekipaĵo uzata por frakaso de konstruaj restaĵoj el la germana firmao Arjes, protektaj gantoj de la usona kompanio DuPont kaj aliaj similaj altteknologiaj produktoj debutis lastempe en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Tiuj plej freŝaj atingoj de scienca kaj teknika esploro profunde ŝanĝos la homan vivon, aldonos novan kinet-energion por la monda ekonomia kresko kaj lumigos la estontecon.

Nun la nova scienca kaj teknologia revolucio kaj industria reformo estas en ŝlosila momento por grava progreso, en kiu novaj industriaj formoj kaj novaj movfortoj de la monda ekonomio aperadas, kaj scienco kaj tekniko estas profunde integritaj kun la ekonomio. Sendube la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas unu el la gravaj praktikaj platformoj. En la unua Ĉina Internaciaj Importa Ekspozicio pli ol cent reprezentaj progresintaj produktoj, teknologioj aŭ servoj estis montritaj unuafoje tutmonde. En la pasinta jaro, multaj produktoj havis grandan debiton en Ĉinio. Ekzemple faldeblaj presbiopaj okulvitroj estas tre bone vendataj en platformo de elektronika komerco.

Ĉi-jare la ekspozicio montras pli da altteknologiaj elementoj. Granda nombro da plej freŝaj teknologiaj produktoj estas eksponataj, inkluzive de grandaj intelektaj ekipaĵoj, pintklasaj medicinaj aparatoj, produktoj de la kvina generacio de telekomunika teknologio kaj plej progresinta solvo al aerpoluado. Ĉio ĉi sentigas al homoj alvenon de la "estonteco".

Sub la nuna situacio kun leviĝo de unuflankeco kaj protektismo, la monda ekonomio alfrontas grandan malsupreniran premon kaj bezonas trovi novan punkton por kresko. Diversaj plej freŝaj produktoj montrataj en la importa ekspozicio sendube aldonas novan energion por la monda ekonomia kresko. La ekspozicio, kiu celas rompi barierojn limigantaj la fluadon de scioj, teknologioj kaj talentuloj kiel ĉefaj elementoj de novigado, fortigi novigeman kunlaboron, dividi teknologiajn atingojn kaj fortigi la protekton de rajtoj pri intelekta proprieto, alportos al homoj pli belan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin