Prezidanto Xi emfazis konstruadon de mondklasa aerarmeo

(GMT+08:00) 2019-11-08 20:20:24     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vokis plenforte konstrui la Aeran Armeon de la Popola Liberiga Armeo (PLA) en mondklasan aerarmeon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la alvokon, kiam li ĉeestis ceremonion festantan la 70an datrevenon de la fondiĝo de la aera armeo en la norda antaŭurbo de Pekino

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Milita Komisiono, Xi esprimis gratulojn okaze de la fondiĝa datreveno de la aera armeo kaj salutojn al ĉiuj ĝiaj oficiroj kaj soldatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin