Malfermo de Ĉinio estas ŝanco por mondo

(GMT+08:00) 2019-11-09 08:37:12     Redaktoro:Xiong

Pli ol 3 000 entreprenoj el pli ol 150 landoj kaj regionoj partoprenas en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La ekspoziciejo atingis 105 000 kvadratajn metrojn, je 25% pli ol la unua. La fruktoj plene pruvas la altiĝon de kvalito kaj forto de entreprenoj, kiuj paroprenas en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĉinio okazigis la unuan grandskalan ekspozicion kun la temo de importado kaj dividis disvolvan ŝancon kun la tuta mondo. Per efektivaj agoj, Ĉinio pruvas al la mondo, ke malferma Ĉinio estas ŝanco por la mondo.

Sub la nuna situacio kun leviĝanta protektismo kaj kontraŭfluo kontraŭ ekonomia tutmondiĝo, la monda ekonomio alfrontas grandan premon de malsupreniro, kaj multaj landoj laŭte alvokas subteni liberan komercon.

Ĉinio opinias, ke tutmondiĝo estas tendenco de la historio malgraŭ kontraŭfluo.

Kiel platformo de Ĉinio por aĉetado el la tuta mondo, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio liveras gravan oportunon por grandigi kukon de la tutmonda merkato kaj faciligi al produktoj de evoluantaj landoj eniri la ĉinan merkaton. Ĝi donas ŝancon precipe al multaj evoluantaj landoj kun relative malforta ekonomia bazo por egala konkurenco kun evoluintaj landoj.

Laŭ historia sperto de la homara disvolvo kaj fruktoj de malfermo de Ĉinio, oni devas grandigi kukon de la tutmonda merkato, do ili povas dividi dividedon de tutmondiĝo. Tial kunlaboro kaj kungajno estas la sola rimedo por tutmondiĝo.

La internacia importa ekspozicio apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la tuta mondo. Ĝi estas rimedo de Ĉinio por antaŭenpuŝi pli altnivelan malfermon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin