Ĉina sendito: Politika traktado estas sola elirejo por Sirio

(GMT+08:00) 2019-11-09 08:45:17     Redaktoro:Xiong

Ĉina sendito diris vendrede, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke politika traktado estas la elirejo por Sirio, kaj la suverena sendependeco kaj teritoria integreco devas esti protektataj kaj respektataj.

Zhai Jun, ĉina speciala sendito pri mez-orientaj aferoj, diris tion en gazetara konferenco okazigita de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Li diris, ke la estonteco de Sirio devas esti decidita de la sirian popolo.

Zhai aldonis, ke Sirio lastatempe spertis gravajn ŝanĝojn, kaj plej grave estas, ke kreskas la tendenco por politika traktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin