Rusio: Konservi iranan nuklean interkonsenton konformas al interesoj de ĉiuj partioj

(GMT+08:00) 2019-11-09 14:09:10     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris vendrede, ke konservi la Komunan Ampleksan Agadplanon, kiu estas konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, konformas al interesoj de ĉiuj partioj.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke Lavrov diris, ke estas konate, ke Usono prenis neakcepteblajn agojn, tamen la irana nuklea interkonsento ankoraŭ ne perdis sian signifon. Tio sufiĉe igas la Internacian Atom-Energian Agentejon forigi la dubon pri Irano, fari la iranan nuklean demandon pli travidebla, kaj agnoski la rajton de Irano pri paca disvolvado de koncernaj teknologioj sub la konstrolo de la agentejo.

Lavrov aldonis, ke konservi la iranan nuklean interkonsenton kaj krei bonajn kondiĉojn por estonta efektivigo konformas al interesoj de ĉiuj partioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin