Importa ekspozicio reflektas allogon de ĉina merkato

(GMT+08:00) 2019-11-09 15:31:32     Redaktoro:Yu

En Ŝanhajo okazas la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. En la ekspoziciejo de agrikulturaj produktoj, fremdlandaj kuiristoj surloke preparis manĝaĵojn per materialoj alportitaj el siaj propraj landoj, kio altiris multajn vizitantojn. En la eksponejo de ekipaĵoj estis demonstrataj diversaj maŝinoj, aparatoj kaj aŭtoj. La partoprenantoj el diversaj landoj klopodis montri siajn plej freŝajn kaj konkurencivajn produktojn por malfermi la pordon al la ĉina merkato.

Ĉina prezidanto Xi jinping diris en la malferma ceremonio de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ke Ĉinio estas tiel granda merkato, kaj ĝi bonvenigas ĉiujn por rigardo. Sub la nuna internacia situacio kun leviĝo de unuflankeco kaj protektismo, la monda ekonomio alfrontas grandan malsupreniran premon. La ĉina merkato kun 1 400 loĝantoj, inkluzive de 400 milionoj da emzenspezaj konsumantoj vere estas nepreterlasebla ŝanco por tutmondaj kompanioj.

La allogo de la ĉina merkato estas grandega konsuma postulado. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de pli ol 120 landoj. En la antaŭaj tri trimestroj, la totala importado de Ĉinio kalkuliĝis al 10,34 duilionoj da juanoj. Nun la ĉina ekonomio transformiĝas al altkvalita disvolvado kun kreskanta postulado de 1 400 milionoj da ĉinoj pri altteknologiaj kaj bonkvalitaj produktoj.

La allogo de la ĉina merkato estas ankaŭ la enkorpigo de bonaj instalaĵoj. Post la disvolviĝo en jardekoj, Ĉinio posedas kompletan komercan infrastrukturon kaj bonegajn loĝistikajn retojn, kiuj helpas al tutmondaj produktoj glate atingi diversajn regionojn de Ĉinio je malalta kosto.

Krome, la ĉina merkato prezentas fortan allogon ankaŭ pro la ĉiam boniĝanta komerca medio. Laŭ la freŝa raporto de la Monda Manko, la pozicio de Ĉinio laŭ komerca medio en la mondo estis plialtigita je 15 lokoj. Tio estas konfirmo de la plua malfermo kaj komerca liberigo de Ĉinio.

La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas grava rimedo de Ĉinio por pli larĝa malfermo de la merkato al la mondo. Laŭ plano, Ĉinio importos pli ol 30 duilionojn da usonaj dolaroj da varoj kaj pli ol 10 duilionojn da dolaroj da servoj en la venontaj 15 jaroj. Pli malferma kaj novigema merkato de Ĉinio sendube kreos pli da komercaj ŝancoj kaj dividendo por la tuta mondo kaj aldonos grandan movforton por la ekonomia kresko de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin