Serbaj amaskomunikiloj donas grandan atenton al dua ĈIIE

(GMT+08:00) 2019-11-10 14:09:25     Redaktoro:Yu

Serbio atribuas grandan gravecon al merkatado en Ĉinio. La komerco inter la du landoj rapide kreskis en la lastaj jaroj. Antaŭ nelonge serba ĉefministro Ana Branabic gvidis delegacion al Ĉinio por ĉeesti la duan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion (ĈIIE), kio vekis grandan atenton de serbaj amaskomunikiloj.

La serba ĉefministro diris vendrede dum intervjuo kun la nacia televido, ke la serba delegacio al la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio rikoltis riĉajn fruktojn. Ili plifirmigis la amikecon kaj kunlaboron inter Serbio kaj Ĉinio kaj injektis novan impulson en la duflankan kunlaboron. Krome, serbaj kompanioj montris fidon pri siaj propraj produktoj kaj kuraĝecon al merkatado en Ĉinio. Ŝi kredis, ke partopreno en la ekspozicio alportos pli da investaĵoj al Serbio, kaj kunlaboro inter serbaj kaj ĉinaj entreprenoj en teknologia novigado forte akcelos disvolvadon de la serba ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin