Xi ekiris por ŝtata vizito al Grekio kaj pintkunveno de BRICS en Brazilo

(GMT+08:00) 2019-11-10 15:55:14     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping forlasis Pekinon dimanĉe por ŝtata vizito al Grekio kaj ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo.

Xi estis invitita de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro respektive.

La sekvantaro de Xi inkluzivas lian edzinon Peng Liyuan, Ding Xuexiang, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membron de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj direktoron de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ, Yang Jiechi, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj direktoron de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ŝtatan konsilanton kaj ministron pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj He Lifeng, vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin