Rusa kaj turka ŝtatestroj telefone diskutis duflankan kunlaboron kaj sirian demandon

(GMT+08:00) 2019-11-10 17:28:23     Redaktoro:邱杰明

Sabate, rusa prezidento Vladimir Putin diskutis telefone kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan la duflankan kunlaboron pri energio kaj milita teknologio kaj la situacion en Sirio.

La retejo de rusa prezidento diris sabate, ke la du gvidantoj detale diskutis rilatojn inter la du landoj kaj alte taksis la duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj inkluzive de efektivigo de projektoj pri energioj kaj militaj teknologioj. Ili esprimis sian kontenton pri ekuzo de la gasa pipelino de turka rivero ekde la fino de decembro.

En oktobro, la du gvidantoj subskribis la memorandon de kompreno pri la situacio en Sirio. En la telefona konversacio, ili emfazis, ke surbaze de la principo de protekto de la teritoria integreco kaj suvereneco de Sirio, daŭra stabileco en la nord-orienta Sirio estas tre grava. La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Idleb en nord-okcidenta Sirio, kaj promesis plu klopodi por efektivigi la interkonsenton pri la siria demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin