Greklingva versio de filmo Ni Estas sur Larĝa Vojo debutis en Grekio

(GMT+08:00) 2019-11-10 17:43:48     Redaktoro:邱杰明

La greklingva versio de la filmo Ni Estas sur la Larĝa Vojo estas elsendata de la televido Skai de la plej influhava greka komunikila grupo Skai ekde la 10a de novembro, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.

La filmo produktita de Ĉina Komunikila Grupo rakontas pri grandegaj ŝanĝiĝoj de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj. Ĝi estas tradukita en 18 lingvojn kaj prezentota en la tuta mondo.

La greka publiko diris, ke Ĉinio kaj Grekio ambaŭ estas landoj kun antikvaj civilizacioj. Ili starigis la ampleksan strategian partnerecon en la jaro 2006 por profundigi la interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du flankoj. La prezento de la filmo Ni Estas sur la Larĝa Vojo en Grekio helpas al la greka popolo pli komplete kompreni la grandan procezon de reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj kortuŝajn heroaĵojn de la penema laboro de la ĉina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin