Xi Jinping atingis Atenon por ŝtata vizito al Grekio

(GMT+08:00) 2019-11-11 10:50:56     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe vespere laŭ loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis internacian flughavenon de Ateno kaj komencis ŝtatan viziton al Grekio.

Greka ministro pri eksterlandaj aferoj Nikos Dendias kaj aliaj altrangaj oficialuloj de Grekio varme bonvenigis prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan.

En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi Jinping donis sinceran saluton kaj bonan deziron al grekaj registaro kaj popolo. Xi montris, ke Grekio havas logan historion kaj brilan kulturon kaj faris elstaran kontribuon al progreso de la homa civilizacio. Kulturoj de Ĉinio kaj Grekio kune prosperis kaj amikaj interŝanĝoj de la du landoj daŭris dum generacioj. Kiel antikvaj landoj, Ĉinio kaj Grekio ambaŭ subtenas civilizacian dialogon kaj antaŭenpuŝas harmonian kunekziston de diversaj civilizacioj. En la lastaj jaroj, la dulandaj rilatoj tenis altnivelan disvolviĝon, dulandaj altranguloj ofte kontaktiĝis, senĉese profundiĝis politika reciproka fido, riĉaj fruktoj estis akiritaj en kunlaboro de konstruado de la Zono kaj Vojo surbaze de la projekto de la haveno Piraeus. La du flankoj tenis striktajn interŝanĝojn kaj konsiliĝon en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj kontribuis al paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin