ĈIIE eligis tri eblojn por malfermo kaj komuna disvolviĝado

(GMT+08:00) 2019-11-11 19:36:30     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) fermiĝis en Ŝanhajo. En la daŭro de ses tagoj 181 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj ĉeestis la ekspozicion, pli ol 3 800 entreprenoj sin engaĝis en eksponado, pli ol 500 000 komercistoj en- kaj ekster-landaj estis en intertraktado de negoco. La transakciosumo intence atingita estis 71,13 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 23% kompare kun tiu de la unua ĈIIE. Krome, pli ol 230 entreprenoj jam anoncis sin al la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio… ĉiuj ĉi tiuj fruktoj atestis la sukceson de la dua ĈIIE sub la titolo: "Ĉinio scenejon donas, la mondo tie ĥoras". Tio sendube enŝovis novan dinamikon en la ekonomian tutmondiĝon kaj utilas al la malfermo, kunlaboro kaj disvolviĝado de la mondo.

La dua ĈIIE, pere de varoj kaj servoj, akcelas la komercan tutglobiĝon kaj la kreskon de la monda ekonomio. Kiel la unua ŝtatnivela ekspozicio kun temo pri importo en la mondo, ĈIIE estas grava elpaŝo de Ĉinio meminiciate malfermi la merkaton al la mondo. Ĝuste kiel Kostas Fragogiannis, la greka vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris, kiam li estis intervjuata de ĉina publicisto de "Akra Komento Internacia": "Kvankam la tutgloba ekonomio frontas al diversaj necertecoj, tamen la dua ĈIIE okazigita de Ĉinio alportos al Grekio kaj eĉ al la tuta mondo enorman ŝancon."

Due, ĈIIE, pere de kultura interkontakto, instigitaj pensoj kaj arigo de konceptoj, rivelas la forton de protesto kontraŭ protektismo kaj la subtenon al la ekonomia tutmondiĝo.

Trie, plej grave, ĈIIE plene manifestas al la mondo la ideon de "kundivido", kaj sekve ĝi estas elvokita praktiko por la homara sortkomunumo. En la malferma ceremonio de la dua ĈIIE la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping substrekis, ke la ekonomia tutmondiĝo devu disvolviĝi al la direkto pli malferma, tolerema, favora, ekvilibra kaj kunĝua, kaj lasi pli multe da landoj kaj popolanoj dividi la fruktojn de la disvolvo.

"Ĉinio estas grandega merkato, kaj ĝi bonvenigas ĉiujn al si." Ĉinio daŭrigas sian plivastigon de la malfermo kaj firme subtenas la ekonomian tutmondiĝon kaj la liberan komercadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin