Xi Jinping intervidiĝis kun la greka ĉefministro Mizotakis

(GMT+08:00) 2019-11-11 22:21:15     Redaktoro:Xiong

La 11an de novembro laŭ la loka tempo, en Ateno, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la greka ĉefministro Kiriascos Mizotakis.

Xi emfazis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio havas du ligojn: civilizacia interŝanĝiĝo kaj interfavoriga kunlaboro. Por la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Grekio Xi proponis kvar konsilojn: 1, plifortigi kunan konstruadon de "Zono kaj Vojo" kaj altigi la kapablon de tera kaj mara transportado inter Ĉinio kaj Eŭropo; 2, pligrandigi dudirektan komercon kaj investan skalon kaj intensigi kunlaboron en elektra energio, telekomuniko, fabrikado, financo kaj aliaj kampoj; 3, pliprofundigi interkontakton de kulturoj; kaj 4, kune akceli la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Post la intervidiĝo la dulandaj gvidantoj kune intervidiĝis kun raportistoj kaj ĉeestis la interŝanĝon de duflankaj dokumentoj pri kunlaboro. Fine la du flankoj publikigis "Komunan deklaracion de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Greka Respubliko pri plifortigo de ampleksa strategia partnereco".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin