Altrangulo emfazis rolon de leĝa regado en konstruado de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-11-11 12:10:54     Redaktoro:Yu

Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Ĉina Jura Societo, dimanĉe emfazis, ke la leĝa regado estas grava parto de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Wang faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la Ĉina Forumo pri Internacia Leĝa Kunlaboro en Kantono, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.

Antaŭ sia parolado, li legis la gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la forumo, dirante ke la letero montris sinceran esperon de Ĉinio pri konstruado de bona leĝa medio kune kun la internacia komunumo, kaj donis signifan gvidon al internacia jura kunlaboro kaj konstruado de la Zono kaj Vojo.

Wang diris, ke Ĉinio volas konduki profundajn leĝajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo, konstrui pli solidan konsenton, starigi pli altajn celojn kaj starigi pli bonajn platformojn por dialogoj en leĝa kunlaboro, kaj kunlabori por turni la kunlaboron en pli multajn rezultojn.

Li esperis, ke profesiuloj pri leĝo el diversaj landoj povos profundigi interŝanĝojn kaj dividi spertojn, kontinue alporti avantaĝojn al landoj kaj popoloj laŭ la Zono kaj Vojo en la leĝa kampo, kaj lasi la leĝan regadon ludi pli grandan rolon en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin