Subskribita artikolo de Xi estis laŭdata en Grekio

(GMT+08:00) 2019-11-11 12:38:37     Redaktoro:Yu

La subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping en greka ĵurnalo Kathimerini estis vaste laŭdata de homoj el diversaj rondoj de la lando.

Ili diris, ke ambaŭ landoj estas antikvaj civilizacioj, kaj la vizito de Xi injektos novan vivecon en la greka-ĉinajn rilatojn kaj verkas novan ĉapitron por la interrilatoj.

Antaŭ la ŝtata vizito al la eŭropa lando, Xi en la artikolo esprimas decidon plu fortigi ĉina-grekan kompletan strategian partnerecon, duflankan amikecon kaj ĉiuflankan kunlaboron por profitigi la du landojn.

Panos Amyras, ĝenerala direktoro de la ĵurnalo Eleftheros Typos, diris, ke la vizito de ĉina prezidanto al Grekio kaj lia artikolo en la ĵurnalo Kathimerini sendas la mesaĝon de amikeco kaj kunlaboro inter la du popoloj. Grekio kaj Ĉinio havas multajn komunajn punktojn en ekonomio, turismo, komerco kaj kulturo.

Eleni Mpilia, filologo, diris, ke legante la artikolon de la ĉina prezidanto, mi konsciis la grandan gravecon, kiun li donas al la ĉina-grekaj rilatoj. Li rimarkigis, ke la similecoj inter la du civilizacioj kaj la duflankaj interŝanĝoj datiĝas al antikvaj tempoj, kio pavimas la vojon por pli kaj pli grandaj sinergioj en diversaj sektoroj en la proksima estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin