Novaĵoj (Novembro 11)

(GMT+08:00) 2019-11-11 20:51:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi atingis Atenon por ŝtata vizito al Grekio; Xi postulas ĉiuflankan progreson en armea disvolviĝo sur la baza nivelo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe vespere laŭ loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis internacian flughavenon de Ateno kaj komencis ŝtatan viziton al Grekio.

Greka ministro pri eksterlandaj aferoj Nikos Dendias kaj aliaj altrangaj oficialuloj de Grekio varme bonvenigis prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan.

En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi Jinping donis sinceran saluton kaj bonan deziron al grekaj registaro kaj popolo. Xi montris, ke Grekio havas longan historion kaj brilan kulturon kaj faris elstaran kontribuon al progreso de la homa civilizacio. Kulturoj de Ĉinio kaj Grekio kune prosperis kaj amikaj interŝanĝoj de la du landoj daŭris dum generacioj. Kiel antikvaj landoj, Ĉinio kaj Grekio ambaŭ subtenas civilizacian dialogon kaj antaŭenpuŝas harmonian kunekziston de diversaj civilizacioj. En la lastaj jaroj, la dulandaj rilatoj tenis altnivelan disvolviĝon, dulandaj altranguloj ofte kontaktiĝis, senĉese profundiĝis politika reciproka fido, riĉaj fruktoj estis akiritaj en kunlaboro de konstruado de la Zono kaj Vojo surbaze de la projekto de la haveno Piraeus. La du flankoj tenis striktajn interŝanĝojn kaj konsiliĝon en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj kontribuis al paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero de la mondo.

La subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping en greka ĵurnalo Kathimerini estis vaste laŭdata de homoj el diversaj rondoj de la lando.

Ili diris, ke ambaŭ landoj estas antikvaj civilizacioj, kaj la vizito de Xi injektos novan vivecon en la greka-ĉinajn rilatojn kaj verkas novan ĉapitron por la interrilatoj.

Antaŭ la ŝtata vizito al la eŭropa lando, Xi en la artikolo esprimas decidon plu fortigi ĉina-grekan kompletan strategian partnerecon, duflankan amikecon kaj ĉiuflankan kunlaboron por profitigi la du landojn.

Panos Amyras, ĝenerala direktoro de la ĵurnalo Eleftheros Typos, diris, ke la vizito de ĉina prezidanto al Grekio kaj lia artikolo en la ĵurnalo Kathimerini sendas la mesaĝon de amikeco kaj kunlaboro inter la du popoloj. Grekio kaj Ĉinio havas multajn komunajn punktojn en ekonomio, turismo, komerco kaj kulturo.

Eleni Mpilia, filologo, diris, ke legante la artikolon de ĉina prezidanto, mi konsciis la grandan gravecon, kiun li donas al la ĉina-grekaj rilatoj. Li rimarkigis, ke la similecoj inter la du civilizacioj kaj la duflankaj interŝanĝoj datiĝas al antikvaj tempoj, kio pavimas la vojon por pli kaj pli grandaj sinergioj en diversaj sektoroj en la proksima estonteco.

La greklingva versio de la dokumenta filmo Ni Marŝas sur la Larĝa Vojo estas elsendata de la retejo de la greka Aten-Macedona Novaĵ-Agentejo kaj novmediata platformo ekde la 10a de novembro, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando. Ankaŭ la greklingva socia platformo de Ĉina Komunikila Grupo samtempe elsendas ĝin.

La filmo produktita de Ĉina Komunikila Grupo vivece rakontas pri grandegaj ŝanĝiĝoj de Ĉinio kun antikva civilizacio en la pasintaj 70 jaroj kaj montras brilajn atingojn kaj valorajn spertojn, kiujn la ĉina popolo akiris en la revolucio, konstruado kaj reformo de socialismo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezentas grandiozan bildon de la senlaca luktado de la ĉina popolo en la procezo de nacia rejunigo en la nova epoko. Ĝi estas tradukita en 18 lingvojn, inkluzive de la angla, japana, korea, hispana kaj itala kaj prezentota tutmonde.

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por akceli ĉiuflankan progreson en disvolvado de la armeo sur la baza nivelo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la postulon dum ĉeesto al kunveno de la Centra Milita Komisiono, kiu okazis en Pekino de la 8a ĝis la 10a de novembro. Xi diris, ke plifortigo de armea konstruado sur la baza nivelo en la nova epoko estas la fundamento, kie kuŝas la radiko kaj forto por fortigo kaj revigligo de la armeo.

Vendredon posttagmeze Xi renkontiĝis kun la ĉeestantoj de la kunveno kaj fotiĝis kun ili.

Dum sia parolado en la kunveno, li postulis, ke la armeo devas lerni kaj efektivigi spiriton de la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kiu okazis en la fino de oktobro. Li diris, ke la baza nivelo estas la fundamento de la tuta laboro kaj batalkapablo de la armeo, kaj ke la partio ĉiam atribuas grandan gravecon al armea konstruado sur la baza nivelo, kaj la principo dependi de la armeo kaj fortigi la armeon sur la baza nivelo neniam devas esti neglektita spite al ia ajn ŝanĝiĝo de la situacio. Li alvokis klopodojn por forĝi la armeon sur la baza nivelo en forton, kiu kapablas batali por venko kaj sekvas la Partion, kaj certigi, ke la absoluta gvidado de la Partio super la armeo atingu la bazan nivelon kaj la tutan armean personaron.

Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Ĉina Jura Societo, dimanĉe emfazis, ke la leĝa regado estas grava parto de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Wang faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la Ĉina Forumo pri Internacia Leĝa Kunlaboro en Kantono, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.

Bolivia prezidento Evo Morales dimanĉe anoncis sian rezignon pri prezidenteco post alvoko pri novaj naciaj elektoj por pacigi la landon.

Morales anoncis sian decidon en gazetara konferenco okazigita en la centra provinco Cochabamba. Li diris, ke li ne volas vidi enlandan konfrontiĝon, kaj li rezignis la oficon por konservi pacon de la lando kaj restarigi socian stabilecon.

Unua raporto de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj diris, ke estis falsaj subskriboj kaj fraŭdo en la balotado, kiu okazis en la 20a de oktobro, kaj ke la organizo proponas, ke Bolivio abolu la rezultojn de la ĝenerala elekto kaj denove okazigu la elekton sub la kontrolo de elekt-institucio. Poste Morales anoncis, ke Bolivio ŝanĝos ĉiujn membrojn de la plej supera elekt-juĝejo kaj denove okazigos la ĝeneralan elekton. Sed la opozicio postulis, ke Morales tuj rezignu prezidentecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin