Ĉina prezidanto kaj greka ĉefministro vizitis havenon Piraeus

(GMT+08:00) 2019-11-12 10:46:57     Redaktoro:Shanshan
Lunde akompanate de geedzoj de greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la projekton de la haveno Piraeus.

Kiam la geedzoj de Xi atingis la havenon, laboristoj ĉinaj kaj grekaj varme bonvenigis ilin svingante la naciajn flagojn de la du landoj.

Xi ĝoje babilis kun reprezentantoj de lokaj laboristoj kaj demandis ilin pri laboro kaj vivo. Laboristoj sinsekve diris, ke ili dankas la Ĉinan Oceanan Ŝipveturigan Kompanion, kiu donis laborpostenojn, kiam Grekio alfrontis ŝuldan krizon kaj estis en la plej malfacila periodo. Nun ili stabile laboras kaj ĝoje vivas. La haveno Piraeus jam fariĝis grava frukto de kunlabora konstruado de la Zono kaj Vojo. Ili fieras pri tio kaj fidas pri estonteco de la haveno.

Xi diris, ke li tre ĝojas viziti la havenon Piraeus, kaj rimarkis, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo estas ne alvoko kaj legendo, sed sukcesa praktiko kaj elstara realo. La iniciato Zono kaj vojo persistas en komuna interkonsento, komuna konstruado kaj komuna divido, ĉiuj flankoj kune tenas respondecojn kaj kundividas fruktojn.

Mitsotakis diris, ke kiam Grekio alfrontis ŝuldan krizon, Ĉinio helpis grekan popolon. Grekio profunde komprenas veran signifon de la vorto "amiko". La projekto de la haveno Piraeus estas reciprokprofita kaj forte akcelas revigliĝon kaj socian disvolviĝon. Grekio volas kune klopodi kun Ĉinio, por pligrandigi kaj plifortigi la projekton kaj fari ĝin modelo de kunlabora konstruado de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin