Streĉi du ligojn por ke kvalito de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Grekio ankoraŭ pli altiĝu

(GMT+08:00) 2019-11-12 19:42:59     Redaktoro:Xiong

De la 10a ĝis la 12a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris oficialan viziton al Grekio. Dum la vizito dulandaj gvidantoj faris vastan konversacion pri kiel plisolidigi politikan interfidon, pliprofundigi praktikan kunlaboron, akceli intercivilizacian dialogon, kaj la kunveno atingis gravajn komprenojn kaj riĉajn fruktojn. Tio signas, ke la ĉina-greka ampleksa strategia partnereco kun la du ligoj "civilizacia interkontakto kaj interfavoriga kunlaboro" estas levita sur pli altan nivelon, kio sendube alportos novan ŝancon al la dulandaj popoloj kaj antaŭenigos la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Ekde la jaro 2006, kiam Ĉinio kaj Grekio starigis al si la ampleksan strategian partnerecon, la du landoj tenas bonan rilaton. En la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ĵus finiĝinta Grekio, kiel gastolando, partoprenis en eksponado, kaj ĝia transakciosumo 2,5-obliĝis pli ol en la unua ĈIIE. Ke ĉina ŝtatprezidanto refoje vizitis Grekion post 11 jaroj, estas priskribita de greka politikisto kiel "nova mejloŝtono de disvolviĝo de la dulandaj rilatoj".

Same kiel antikvaj landoj, Ĉinio kaj Grekio havas distingitan apartaĵon en siaj rilatoj, tio estas, ili estas anime asociitaj sur la civilizacia nivelo. Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Grekio ambaŭ pledas por civilizaciaj interŝanĝiĝo kaj interasimiliĝo, protestas kontraŭ la tezo "konflikto inter civilizacioj". La greka prezidento Vlassia Pavlopoulou substrekis, ke kiel la kultura tradicio de Ĉinio, tiel ankaŭ ĝiaj nuntempaj malfermo, progreso kaj evoluo, forte rebatis la tezojn "konflikto inter civilizacioj" kaj "hegemoniiĝo post potenciĝo".

La greka civilizacio naskiĝis kaj direktiĝas al maro, kaj ĝia fono estas malfermo kaj integriĝo; la ĉina civilizacio ampleksas ĉiajn akvojn, kaj ĝia strebo estas kunlaboro kaj kungajno. Se nur Ĉinio kaj Grekio streĉas la du ligojn, tio estas, "civilizacia interkontakto kaj interfavoriga kunlaboro", la rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio certe rezultigos pli abundajn fruktojn, feliĉigos la dulandajn popolojn, favoros la kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj akcelos prosperiĝon kaj disvolviĝon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin