Entreprenistoj el Honkongo kaj Makao fervore parolas pri la konstruado de la Grandgolfa Areo

(GMT+08:00) 2019-11-12 21:29:36     Redaktoro:Xiong

Januare "Programo por disvolvo de la Grandgolfa Areo el Guandong, Honkongo kaj Makao" oficiale eldoniĝis. En la proksimumaj naŭ monatoj la diversaj urboj en la Grandgolfa Areo ellaboris diversajn rimedojn por integriĝi en la disvolviĝon de la Areo. La 12an de novembro okazis la unua konferenco de ĉinoj el Guandong, Honkongo kaj Makao, kaj ties entreprenistoj pasie diris, ke la konstruado de la Grandgolfa Areo liveris novan ŝancon al Honkongo kaj Makao.

Tiuj entreprenistoj opiniis, ke nuntempe la disvolviĝo de la regiono Honkongo kaj Makao estas limigita je spaco, merkato kaj tiel plu. La konstruado de la Grandgolfa Areo liveris novan ŝancon al la disvolviĝo de Honkongo kaj Makao kaj ankaŭ fariĝos nova dinamikofonto de la disvolviĝo de la tutgloba ekonomio.

Cai Guanshen, prezidanto de la Honkonga Ĉina Komerca Ĉambro kaj prezidanto de la Federacio de Entreprenistoj el la Grandgolfa Areo, diris, ke la nuna nova orientiĝo de Honkongo estas internacia centro de teknologia kreado, kaj la Grandgolfa Areo ĝuste povas doni al ili pli grandan evoluspacon. La Grandgolfa Areo ja estas nova dinamikofonto de nia lando kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin