Ĉinio kaj Grekio kunigas saĝecon por komunumo kun komuna estonteco por homaro

(GMT+08:00) 2019-11-12 11:18:30     Redaktoro:Yu
Lunde en Ateno, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia greka paralelulo Prokopis Pavlopoulos konsentis kontribui saĝecon de antikvaj civilizacioj orienta kaj okcidenta por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Tiucele la du ŝtatestroj konsentis dum sia renkontiĝo firmigi politikan reciprokan fidon, profundigi praktikan kunlaboron kaj antaŭenigi dialogon inter civilizacioj. Xi emfazis, ke li iris al Grekio kun respekto al civilizacioj kaj atendoj pri la estonteco. Xi diris, ke li resonas kun la greka prezidento ĉiufoje, kiam ili interparolas, kaj ke Ĉinio resonas kun Grekio ĉiufoje, kiam la du flankoj komunikiĝas.

"Dum trinkado kun intima amiko, mil tostoj ankoraŭ estas tro malmultaj," li diris, citante ĉinan proverbon.

Temas pri tio, ke Xi diris, ke kiel antikvaj civilizacioj, Ĉinio kaj Grekio kunhavas komunajn aŭ similajn viziojn kaj realigis nacian modernigon kaj disvolviĝon per malfacilaj luktoj.

La ĉina prezidanto faris kvar-punktan proponon, dirante, ke unue, Ĉinio kaj Grekio devas starigi ekzemplon de amikeco, reciproka fido, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj; due, la du landoj devas starigi ekzemplon, kiu antaŭenigas ĉina-eŭropan kunlaboron kun malferma kaj praktika maniero; trie, la du landoj devas starigi ekzemplon de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj; kaj kvare, Ĉinio kaj Grekio devas starigi ekzemplon de kunordigo kaj kunlaboro por protekti multflankecon.

Li alvokis la du landojn plifortigi kunordigon pri gravaj tutmondaj kaj regionaj aferoj, efektivigi pli striktan kunlaboron en multflankaj kadroj kiel la UN, sin dediĉi al konstruado de malferma monda ekonomio kaj kune akceli la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Pavlopoulos diris, ke la greka popolo havas naturan afinecon al la ĉina popolo, ĉar Grekio kaj Ĉinio estas landoj kun antikvaj civilizacioj. Grekio ĝojas vidi, ke la Ĉina Popola Respubliko akiris rimarkindajn atingojn de post sia fondiĝo antaŭ sep jardekoj. Li aldonis, ke Grekio kaj Ĉinio ambaŭ sekvas la principojn, ke diversaj civilizacioj serĉas komunan punkton, rezervante diferencojn, lernas unu de alia, realigas komunikadon kaj dialogon kaj kunekzistas pace.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin