Ĉina unua sinjorino Peng Liyuan vizitis Benaki-Muzeon en Ateno

(GMT+08:00) 2019-11-12 13:03:47     Redaktoro:Yu

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, lunde vizitis Benaki-Muzeon en centra Ateno, sub la akompano de Vlassia Pavlopoulou-Peltsemi, edzino de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos.

Peng aŭskultis la enkondukon de la historio kaj kolektoj de la muzeo kaj rigardis skulptaĵojn, pentraĵojn, kostumojn kaj aliajn artaĵojn de antikva Grekio.

Peng diris, ke ĉi tiuj kulturaj relikvoj plene pruvis la bonegajn teknikojn kaj eksterordinaran kreemon de lertaj metiistoj en antikva Grekio, manifestis la grandan forton de interŝanĝoj kaj kunfandiĝo inter la du antikvaj civilizacioj de Ĉinio kaj Grekio kaj reflektis la striktajn interŝanĝojn inter Oriento kaj Okcidento ekde antikva tempo en kampoj de kulturo, komerco kaj ŝipveturigo, de kio estas heredita la ĉina iniciato Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin