Dokumenta filmo Plej Grandioza Naskiĝtaga Celebrado estos elsendata

(GMT+08:00) 2019-11-13 10:58:09     Redaktoro:Shanshan

Merkrede la dokumenta filmo nomata Plej Grandioza Naskiĝtaga Celebrado okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estos elsendata de dokumentfilma kanalo de Ĉina Komunikila Grupo, Usona Nacia Geografia Kanalo, pluraj satelit-televidaj stacioj kaj enretaj videoretpaĝaroj.

Marde en Pekino okazis gazetara konferenco de la dokumenta filmo, kiu estis projektita de la Diskoniga Departemento de la Kominista Partio de Ĉinio kaj kunlabore produktita de Ĉina Internacia Komunikila Centro, Usona Nacia Geografia Kanalo kaj ITV Medio de Britio. Laŭ konigo, per internacia versio, la dokumenta filmo fokusiĝas al eksciitaj momentoj de la pri celebrado de la 70 datreveno de la Ĉina Popola Respubliko, retrorigardas elstarajn atingojn de nova Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj montras viglan estontecon en nova epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin