Neniaj alilandaj registaro, organizaĵo kaj individuo havas rajton interveni en honkongajn aferojn

(GMT+08:00) 2019-11-13 19:16:26     Redaktoro:Xiong

Konsiderante tion, ke la usona Kongreso agis por leĝprojekto pri Honkongo kaj Eŭropa Unio faris parolojn pri Honkongo, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 13a de novembro reasertis, ke Honkongo estas de Ĉinio, la honkongaj aferoj pure apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio, kaj sekve neniaj alilandaj registaro, organizaĵo kaj individuo havas rajton interveni en honkongajn aferojn.

Geng Shuang, respondante koncernan demandon metitan de ĵurnalisto, diris, ke nuntempe Honkongo frontas ne al tielnomataj problemoj pri homaj rajtoj kaj demokratio, sed al problemo pri kiel rapide ĉesigi perfortaĵojn, rekomenci ordon kaj protekti leĝan regadon.

"Nun urĝa tasko por Honkongo estas ĉesigi perfortaĵojn kaj rekomenci ordon. La ĉina centra registaro firme subtenas efikajn rimedojn, kiujn alprenas la honkongaj registaro, polico kaj justico, por senindulge puni krimadojn, protekti la sekurecon de vivo kaj posedaĵo de honkongaj civitanoj, kaj restarigi la pacon kaj stabilecon de Honkongo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin