Vendoj en Tago de Ĉinaj Gefraŭloj atingis 38,3 miliardojn da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2019-11-13 10:23:31     Redaktoro:Yu

La vendoj en TMall okaze de la Tago de Ĉinaj Gefraŭloj atingis 268,4 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 38,3 miliardoj da usonaj dolaroj) lunde.

Laŭ Alibaba, posedanto de la elektronik-komerca platformo TMall, pli ol 22 000 eksterlandaj markoj el 200 landoj kaj regionoj partoprenis en ĉi-jara ret-aĉeta festivalo.

La elektronik-komerca giganto lanĉis la jaran propagandon de interreta aĉetado en la 11a de novembro 2009, la tago festata de multaj ĉinaj junuloj kiel la Tago de Gefraŭloj. La dato estis elektita, ĉar la duobla dekunuo (11-11) similas al kvar "nudaj bastonoj", la ĉina termino por fraŭlo.

Vendoj de la unua ret-aĉeta festivalo en TMall kalkuliĝis al ĉirkaŭ 52 milionoj da juanoj. Pasintjare la vendoj de Alibaba en la Tago de Gefraŭloj atingis 213,5 miliardojn da juanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin