Ĉefministro emfazas kampan akvokonservon

(GMT+08:00) 2019-11-13 11:20:39     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon akceli la altnivelan konstruadon de projektoj de akvokonservado de kampoj por firmigi la agrikulturajn fundamentojn de la lando.

En instrukcio al nacia telekonferenco pri konstruado de akvokonservaj projektoj marde, Li diris, ke la konstruado de projektoj de akvokonservado de kampoj estas ŝlosila por certigi la agrikulturan produktkapablon, nutraĵan sekurecon kaj disvolvadon de moderna agrikulturo de Ĉinio.

La ĉefministro alvokis komenci aron da gravaj akvokonservaj projektoj kiel eble plej frue por altigi la kapablon de la agrikultura sektoro preventi kaj rezisti katastrofojn.

Li substrekis la neceson certigi konstantan investon de kapitalo kaj ebligi la partoprenon de socia kapitalo por antaŭenigi altkvalitan disvolvadon de agrikulturo.

Vicĉefministro Hu Chunhua ĉeestis la konferencon, dirante, ke projektoj de kampa akvokonservado estas nemankigeblaj por atingi la celon ekspluati miliardojn da muoj (67 milionoj da hektaroj) da altnivelaj kampoj antaŭ 2022 kun fidinda grenprodukta kapablo de 500 miliardoj da kilogramoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin