Malfermiĝis dua Pariza Forumo pri Paco

(GMT+08:00) 2019-11-13 12:50:08     Redaktoro:Yu

La dua Pariza Forumo pri Paco malfermiĝis marde en la franca ĉefurbo Parizo. La ĉeestantoj diskutos pri kiel plibonigi tutmondan regadon, subteni multflankecon kaj konservi biologian diversecon, kaj akceli novigeman solvon al tutmondaj defioj.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris en la malferma ceremonio, ke nun la internacia sistemo alfrontas senprecedencan krizon; iuj gravaj landoj sekvas unuflankecon; kaj oni devas rekte rigardi kaj solvi demandojn de iuj internaciaj institucioj kun neklaraj celoj kaj malfortigita aŭtoritato. Li akcentis, ke la Pariza Forumo pri Paco kunvokas registarojn, neregistarajn organizojn kaj societojn al kunveno por trakti novajn defiojn de loĝantaro, klimato kaj teknologio.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres faris paroladon al ĉeestantoj de la Pariza Forumo pri Paco, dirante, ke la mondo dividiĝas kun la daŭrigebla stato, kaj iu ajn lando ne povas unuope replenigi tiujn fendojn. Li vokis akceli unuecon kaj multflankecon kaj emfazis, ke multflankeco devas akomodiĝi al nunaj kaj estontaj defioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin