Diversaj rondoj de Grekio donis grandan atenton al vizito de Xi

(GMT+08:00) 2019-11-13 13:04:35     Redaktoro:Yu

De la 10a ĝis la 12a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinpng faris ŝtatan viziton al Grekio. Li renkontiĝis kun prezidento Prokopis Pavlopoulos kaj ĉefministro Kyriakos Mitsotakis respektive kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. Vasta konsento estis atingita inter la du flankoj. Diversaj rondoj de Grekio donis grandan atenton al la vizito de Xi kaj pozitive taksis atingojn de ĉina-greka kunlaboro.

George N. Tzogopoulos, fakulo pri internaciaj demandoj kaj direktoro de la eŭropa-ĉina programo en la Internacia Centro por Eŭropa Trejnado, diris dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo en Ateno, ke la vizito de prezidanto Xi kun grava signifo komunikas pozitivan informon pri granda graveco donita de Ĉinio al disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj injektos novan movforton en ĉina-grekan pragmatan kunlaboron.

Greka vicministro pri eduko Vassilis Digalakis diris al la raportistoj, ke estas aparte gravaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter Ĉinio kaj Grekio, antikvaj civilizacioj orienta kaj okcidenta, kaj estas granda potencialo de la duflanka kunlaboro en edukado; la vizito de prezidanto Xi antaŭenpuŝos plu interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en tiu ĉi kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin