Malfermo kaj novigado lumigas duan oran jardekon de BRICS

(GMT+08:00) 2019-11-13 14:08:46     Redaktoro:Yu

La 11a kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj okazos de la 13a ĝis la 14a de novembro en la brazila ĉefurbo Braziljo, kun la temo "ekonomia kresko forĝos novigeman estontecon". Okaze de la alveno de la dua ora jardeko de la mekanismo de BRICS-kunlaboro, malfermo, novigado kaj disvolvado restas ĉefaj apogpunktoj de kunlaboro kaj konverĝaj punktoj por BRICS-landoj en la venontaj kvin jaroj.

En la unua ora jardeko, la mekanismo de BRICS-kunlaboro, kiu inkluzivas kvin emerĝantajn ekonomiojn en Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj Eŭropo, atingis rimarkindajn rezultojn. La ekonomio de la kvin landoj kreskis je 179%, kaj ilia komero kreskis je 94%. La kvin landoj, kiuj okupas proksimume trionon de la monda ekonomio, konsistigas pli ol 50% da kontribuo al la monda ekonomia kresko. Ili okupas 13,24% de la akcirajton de la Monda Banko kaj 14,91% da kvoto de la Internacia Mona Fonduso. Atingoj de la Nova Disvolva Banko kaj krizokaza mondepona disaranĝo de BRICS alportis efektivajn profitojn kaj senton de akiro al pli ol 30 miliardoj da loĝantoj de la kvin landoj kaj pliigis la parolrajton de emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj en internacia politika kaj ekonomia regado.

En la dua ora jardeko, BRICS-landoj devas fortigi unuiĝon kaj kune akceli profundan ŝanĝiĝon de la tutmonda regada sistemo, kontribuante por traktado de deficito de disvolvado kaj regado.

Unue, BRICS-landoj devas persisti en kunlaboro kaj komuna gajno kaj konstrui malferman ekonomion, kaj due, ili devas subteni la gvidadon de novigo, serĉi novajn disvolvajn oportunojn.

En la venontaj dek jaroj, rapidiĝos la ŝanĝoj de nova kaj malnova ekonomiaj kinet-energioj, la internacia strukturo kaj la proporcio de fortoj, kaj la tutmonda regada sistemo estos reformita. Se BRICS-landoj adaptiĝos al la ĝenerala tendenco de la epoko, firme kaptos okazon de disvolvado, kaj unuiĝos al traktado de defioj en la dua ora jardeko, ili certe povos realigi sian disvolviĝon kaj ludos pli grandan rolon por konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin