Ĉina Komunikila Grupo profundigas kunlaboron kun brazila komunikila grupo Globo

(GMT+08:00) 2019-11-13 11:06:54     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina Komunikila Grupo lunde subskribis kunlaboran memorandon kun brazila komunikila grupo Globo, la plej granda komunikila grupo en Latin-Ameriko. Ambaŭ flankoj kunlaboros en filmoj, televidaj teatraĵoj, sportaj kaj amuzaj programoj kaj kvina-generacia telekomunika teknologio.

Tiutage estro de Ĉina Komunikila Grupo Shen Haixiong faris laboran renkontiĝon kun Roberto Marinho Neto, direktoro de la brazila komunikila grupo Globo pri profundigo de kunlaboro.

Shen diris, ke la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi al la pintkunveno de BRICS-landoj en Braziljo aldonos novan movforton por akcelo de amikeco kaj ekonomia kaj kultura kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo. La kunlaboro inter la landoj jam estas ekzemplo de la sud-suda kunlaboro. Ĉina Komunikila Grupo volas plue serĉi profundan kunlaboron kun Globo en interŝanĝo de programoj, kuna projektado kaj aplikado de kvina-generacia telekomunika teknologio kaj la teknologio de difino 4K/8K.

La brazila komunikila grupo Globo fondiĝis en 1925 kun la ĉefstabejo en Rio-de-Ĵanejro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin