Fotoekspozicio de Walter Bosshard kaj Robert Capa inaŭguriĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-11-14 10:03:33     Redaktoro:Xiong

 

Svisa Fotografa Fonduso kaj Arta Muzeo de Tsinghua Universitato kune organizis la fotoekspozicion de Walter Bosshard kaj Robert Capa kaj la seminarion pri la fotografarto de tiuj fotografistoj. La seminario invitis ekspertojn el diversaj rondoj profunde klarigi tiun fotoekspozicion.

Estas la unua fojo, ke la ekspozicio prezentas fotojn de tiuj du fotografistoj en la sama tempo. Ĉifoje sume pli ol 170 fotoj kaj videoj estas prezentitaj (inkluzive de 109 verkaĵoj de Walter Bosshard kaj 33 de Robert Capa, kaj pli ol 30 videoj) kaj amplekse aperigas aspekton de la urboj Nankino, Pekino, Ŝanhajo, Chongqing, Qinghai, kaj aliaj en Ĉinio de la jaro 1931 ĝis la jaro 1938.

Walter Bosshard kaj Robert Capa estis amikoj kaj egaluloj. Ili raportis pri similaj eventoj kaj volis fariĝi la okulo de la milito.

Ĉifoje la ekspozicio daŭros al la 3a de majo, 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin