Xi Jinping renkontiĝis kun Vladimir Putin

(GMT+08:00) 2019-11-14 14:50:58     Redaktoro:Shanshan
Merkrede en Braziljo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidenton Vladimir Putin.

Xi montris, ke ĉi-jaro estas grava por rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La du flankoj kune celebris la 70an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj kaj okazis serio da kolorriĉaj aktivadoj. La jaro de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Rusio baldaŭ fermiĝos. Precipe la dulandaj ŝtatestroj kune deklaris disvolvi ĉiuflankan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko kaj puŝis la dulandajn rilatojn al historia alta nivelo.

Putin diris, ke rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas firmaj kaj neinfluataj de ĉia ajn ekstera influo, kaj la disvolva tendenco estas tre bona kaj estonteco estas brila. Rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estis bazitaj sur profundaj amikeco kaj interfido. Strikta kunlaboro en politiko, reciprokprofita kunlaboro en ekonomio, strikta kunordigo en internacia scenejo estas vera ĉiuflanka strategia partnereco de kunordigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin