Novaĵoj (Novembro 14)

(GMT+08:00) 2019-11-14 16:11:31     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto diris, ke disvolviĝo de Ĉinio estas oportuno por la mondo, Ĉinio enorbitigis kvin satelitojn per unu raketo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en la brazila ĉefurbo Braziljo okazis ferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping, Brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa.

En sia parolado Xi esprimis la esperon, ke amikoj de komercaj rondoj kaptos okazon, traktos defiojn, plu elvolvos siajn proprajn avantaĝojn, aktive aliĝos al klopodoj por akcelo de ekonomia kunlaboro inter BRICS-landoj kaj investos kapitalojn kaj starigos negocojn en BRICS-landoj, kontribuante al kreskigo de ekonomio kaj kreado de laborpostenoj. Li diris, ke partnereco de la nova industria revolucio inter BRICS-landoj estos grava punkto en la venonta ekonomia kunlaboro inter tiuj landoj. Li rimarkigis, ke ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭventon, kaj ke komercistoj devas eltrovi malfacilaĵojn kaj mankojn, kiuj malhelpas komercajn kaj investajn interŝanĝojn kaj fari praktikajn proponojn por solvi la demandojn kaj helpi al registaroj pli bone kompreni diversajn sektorojn kaj merkatajn postulojn kaj altigi la nivelon de decidfaro. Li akcentis, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas oportuno por la mondo, kaj ke ne ŝanĝiĝis la decido de Ĉinio plilarĝigi la malfermon nek ŝanĝiĝis la longperioda bona tendenco de la ĉina ekonomio.

Merkrede en Braziljo, prezidanto Xi renkontiĝis kun rusa prezidenton Vladimir Putin.

Xi montris, ke ĉi-jaro estas grava por rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La du flankoj kune celebris la 70an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj kaj okazis serio da kolorriĉaj aktivadoj. La jaro de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Rusio baldaŭ fermiĝos. Precipe la dulandaj ŝtatestroj kune deklaris disvolvi ĉiuflankan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko kaj puŝis la dulandajn rilatojn al historia alta nivelo.

Putin diris, ke rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas firmaj kaj neinfluataj de ĉia ajn ekstera influo, kaj la disvolva tendenco estas tre bona kaj estonteco estas brila. Rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estis bazitaj sur profundaj amikeco kaj interfido. Strikta kunlaboro en politiko, reciprokprofita kunlaboro en ekonomio, strikta kunordigo en internacia scenejo estas vera ĉiuflanka strategia partnereco de kunordigo.

Tiutage en Braziljo, prezidanto Xi renkontiĝis kun hinda ĉefministro Narendra Modi.

Xi montris, ke antaŭ nelonge la dulandaj ŝtatgvidantoj sukcese renkontiĝis en Chennai, kaj faris profundan interŝanĝon pri internacia kaj regiona situacio kaj gravaj demandoj en la dulandaj rilatoj, kaj akiris pozitivan rezulton. Koncernaj departementoj de la du landoj nun rapide efektivigas la atingitan konmunan konsenton, kaj plivastigas efikon de la renkontiĝo en Chennai. En la lasta semajno Hindio ĉeestis al la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Modi diris, ke la du renkontiĝoj respektive en Wuhan kaj Chennai profundigis amikecon de la dulandaj ŝtatgvidantoj. La atingita komuna konsento estis praktikigita. Hindio gratulas Ĉinion pro la plena sukceso de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kaj esperas senĉese plivastigi la duflankajn komercon kaj investon, profundigi kunlaboron pri energio kaj aliaj, klopodi kun Ĉinio por bone organizi serion da aktivadoj de la jaro de interpopolaj interŝanĝoj en la venonta jaro, celebrante la 70an datrevenon de establo de dulandaj diplomatiaj rilatoj.

La saman tagon en Braziljo, prezidanto Xi renkontiĝis ankaŭ kun brazila prezidento Jair Bolsonaro.

Xi montris, ke en la pasinta monato, prezidento Bolsonaro faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj atingita konsento estas efektivigata. Li diris, ke Ĉinio estas optimisma pri perspektivo de disvovado de Brazilo, fidas pri kunlaboro kun Brazilo kaj volas dividi spertojn de disvolvado kaj ĉirilatajn pozitivajn rezultojn kun Brazilo por realigi komunan prosperon.

Bolsonaro esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia konfido kaj amikeco al Brazilo. Li diris, ke Brazilo donos grandan gravecon al plifortigo de kunlaboro kun Ĉinio en vastaj kampoj de longperioda perspektivo por profundigi tradician amikecon kaj profitigi la du popolojn.

Ĉinio kaj Egiptio konsentis plifortigi kunlaboron kaj plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn, kiam la plej alta politika konsilanto de Ĉinio Wang Yang vizitis la nord-afrikan landon de la 10a ĝis la 13a de novembro.

Dum sia renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, Wang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, laŭdis la fortan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Egiptio por pliigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi politikan reciprokan fidon, aktive antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron en la kadro de la Iniciato Zono kaj Vojo, plifortigi kunordigon pri regionaj kaj tutmondaj aferoj, intensigi kontraŭterorisman kunlaboron, kaj akceli la ĉina-egiptan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Merkrede en Parizo, vizitanta ĉina vicprezidanto Wang Qishan diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Francio por efektivigi la konsenton de ŝtatestroj de la du landoj kaj puŝi la ĉina-francajn kaj ĉina-eŭropajn rilatojn al nova nivelo.

Wang faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun franca prezidento Emmanuel Macron ĉe la Elizea Palaco. Wang diris, ke la ŝtata vizito de Macron al Ĉinio lastsemajne atingis grandan sukceson, kaj ŝtatestroj de la du landoj faris profundajn kaj amikajn interŝanĝojn kaj atingis serion da strategiaj konsentoj.

La ĉina vicprezidanto estis en Francio por ĉeesti la duan Parizan Forumon pri Paco de la 11a ĝis la 13a de novembro, laŭ la invito de la franca flanko.

Kvin novaj telesensaj satelitoj estis senditaj en planitan orbiton de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda provinco Shanxi merkrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin