Per fido kaj agoj konduki la kunlaboron de BRICS-landoj profunden

(GMT+08:00) 2019-11-14 18:57:40     Redaktoro:Xiong

La 13an de novembro, en la ferma ceremonio de la Forumo de BRICS-landoj por Industrio kaj Komerco, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris paroladon. Li diris, ke se entreprenoj havas fidon, tiam la merkato havos viglecon; kaj la novindustria revolucia partnereco de BRICS-landoj estas grava apogo de la BRICS-ekonomia kunlaboro en la sekva periodo. Li samtempe substrekis, ke la decidemo de Ĉinio plivastigi malfermon al la ekstero ne ŝanĝiĝis, la tendenco de la ĉina ekonomio longe direktiĝi al bona situacio ne ŝanĝiĝis, kaj ĉio ĉi tio kreos al entreprenoj pli bonajn kondiĉojn. Nun Ĉinio per fido kaj agoj kondukas la BRICS-kunlaboron profunden kaj faras instigon por la kuna disvolviĝo de BRICS-landoj.

Nuntempe la ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭventon, protektismo kaj hegemoniismo ŝancelas la plurflankan komercosistemon, kaj pro tio la monda ekonomio suferas premon de malsupreniro. En tiu premo la ekonomio de kvin BRICS-landoj pli aŭ malpli iras malrapide. Ju pli alfronti kompleksajn defiojn, des pli necesi firma fido. Ĉi-rilate prezidanto Xi Jinping diris, ke nun oni devas elserĉi malfacilajn nodojn en malhelpo kontraŭ komerco kaj investo inter diversaj landoj kaj prezenti plenumeblajn proponojn, por solvi problemojn kaj postulojn el la merkato.

Ekonomia kunlaboro estas la fundamento de la BRICS-kunlabora mekanismo. Nun la novarunda teknologia revolucio kaj industria transformo eligas dinamikon, kiu donas gravan okazon al kresko de ekonomio de la BRICS-landoj.

"Disvolviĝo de Ĉinio estas la ŝanco por la mondo", kio plene pruviĝis en la unua "ora jardeko" de la BRICS-kunlaboro. En la dua "ora jardeko" Ĉinio daŭre kontribuos siajn saĝecon kaj konsilojn kaj per siaj agoj kun malfermo kaj novokreo antaŭenigos la BRICS-kunlaboron plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin