La ĉina ekonomio en firma irado kapablas atingi sian atenditan celon

(GMT+08:00) 2019-11-14 20:02:14     Redaktoro:Xiong

La donitaĵoj publikigitaj en la 14a de novembro de la Ĉina Ŝtata Statistika Buroo montras, ke la nacia ekonomio de la antaŭaj dek monatoj de ĉi jaro iris stabile kaj disvolviĝis orde, kaj ĝiaj ĉefaj indicoj montriĝis en racia interspaco. Nuntempe la monda ekonomio kreskis malforte, kaj la necertaj faktoroj el la ekstero multiĝis, sed la ĉina ekonomio, kontraŭe, tenis stabilan iradon supren, kio prezentas la fortan elastecon kaj potencialecon de la ĉina ekonomio.

En la antaŭa dek monatoj la produktindico de servado kreskis je 7%, la aldonvaloro de skaligita industrio kreskis je 5,6%, kaj tiuj ĉi signas, ke la produktado ĝenerale tenas sin stabila. La totala detal-sumo de sociaj konsumaĵoj kreskis je 8,1%, kio montras la daŭran pligrandigon de interna postulo. Kaj krom tio, en tia okazo, ke la monda ekonomio malfortiĝas, la eksteraj komerco kaj investo de Ĉinio tamen tenas relative rapidan kreskon.

Nun la komercaj protektismo kaj unuflankismo leviĝas, kaj sekve la monda ekonomio frontas al la premo de malsupreniro. En tia kazo, la ĉina ekonomio en la antaŭaj dek jaroj akiris distingitajn rezultojn, kio ŝuldiĝis ĉefe al la efikaj reĝustigoj fare de la ĉina registaro kaj al entreprenoj, kies aktiveco ĉiam ŝprucis. La ĉina ekonomio havas fortan apogilon.

Nuntempe la ĉina ekonomio spertas profundan strukturan transformiĝon. En tia situacio Ĉinio des pli donas atenton al la ekvilibrigo de la interna kaj ekstera postuloj kaj de konsumo kaj investo, kaj al evoluado en novigo. La longatempa tendenco de la ĉina ekonomio pliboniĝi ne ŝanĝiĝis. Ĉinio havas kapablon atingi la tutjaran atenditan celon kaj altkvalitan disvolviĝadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin