Ĉina vicprezidanto: Ĉinio volas antaŭenigi rilatojn kun Francio al nova nivelo

(GMT+08:00) 2019-11-14 12:34:36     Redaktoro:Yu

Merkrede en Parizo, vizitanta ĉina vicprezidanto Wang Qishan diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Francio por efektivigi la konsenton de ŝtatestroj de la du landoj kaj puŝi la ĉina-francajn kaj ĉina-eŭropajn rilatojn al nova nivelo.

Wang faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun franca prezidento Emmanuel Macron ĉe la Elizea Palaco. Wang diris, ke la ŝtata vizito de Macron al Ĉinio lastsemajne atingis grandan sukceson, kaj ŝtatestroj de la du landoj faris profundajn kaj amikajn interŝanĝojn kaj atingis serion da strategiaj konsentoj. Li rimarkigis, ke la interŝanĝoj montris la decidon de Ĉinio kaj Francio profundigi politikan reciprokan fidon, antaŭenigi pragmatan kunlaboron kaj kunlabori por trakti tutmondajn defiojn sub la nova situacio, kaj sendi pozitivan signalon al la internacia komunumo.

Macron rememoris kun plezuro sian lastatempan viziton al Ĉinio kaj dankis la ĉinan flankon pro ĝia varma akcepto kaj zorgemaj aranĝoj. Li diris, ke liaj interŝanĝoj kun prezidanto Xi Jinping profundigis la amikecon inter la du flankoj kaj atingis multajn gravajn konsentojn.

La ĉina vicprezidanto estis en Francio por ĉeesti la duan Parizan Forumon pri Paco de la 11a ĝis la 13a de novembro, laŭ la invito de la franca flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin