Kvin novaj telesensaj satelitoj estis senditaj en planitan orbiton de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda provinco Shanxi merkrede.
La kvin satelitoj Ningxia-1 estis pafitaj per la portoraketo Changzheng-6 je la 2a horo kaj 35 minutoj posttagmeze laŭ pekina tempo. Ili estas parto de komerca satelita projekto kun kapitalo investita de la Inform-teknologia Limigita Kompanio Ningxia Jingui kaj plejparte uzataj por telesensa sondado.