Ĉina prezidanto: Disvolviĝo de Ĉinio estas oportuno por mondo

(GMT+08:00) 2019-11-14 12:40:43     Redaktoro:Yu

Merkrede en la brazila ĉefurbo Braziljo okazis ferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping, Brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa ĉeesti ĝin.

En sia parolado Xi esprimis la esperon, ke amikoj de komercaj rondoj kaptos okazon, traktos defiojn, plu elvolvos siajn proprajn avantaĝojn, aktive aliĝos al klopodoj por akcelo de ekonomia kunlaboro inter BRICS-landoj kaj investos kapitalojn kaj starigos negocojn en BRICS-landoj, kontribuante al kreskigo de ekonomio kaj kreado de laborpostenoj. Li diris, ke partnereco de la nova industria revolucio inter BRICS-landoj estos grava punkto en la venonta ekonomia kunlaboro inter tiuj landoj. Li rimarkigis, ke ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭventon, kaj ke komercistoj devas eltrovi malfacilaĵojn kaj mankojn, kiuj malhelpas komercajn kaj investajn interŝanĝojn kaj fari praktikajn proponojn por solvi la demandojn kaj helpi al registaroj pli bone kompreni diversajn sektorojn kaj merkatajn postulojn kaj altigi la nivelon de decidfaro. Li akcentis, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas oportuno por la mondo, kaj ke ne ŝanĝiĝis la decido de Ĉinio plilarĝigi la malfermon nek ŝanĝiĝis la longperioda bona tendenco de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin