Ĉina plej alta politika konsilanto vizitis Egiption

(GMT+08:00) 2019-11-14 13:41:25     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Egiptio konsentis plifortigi kunlaboron kaj plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn, kiam la plej alta politika konsilanto de Ĉinio Wang Yang vizitis la nord-afrikan landon de la 10a ĝis la 13a de novembro.

Dum sia renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, Wang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, laŭdis la fortan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Wang transdonis sincerajn salutojn kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Sisi, kaj diris, ke sub la gvidado de la du ŝtatestroj, ĉina-egiptaj rilatoj realigis historian disvolviĝon. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Egiptio por pliigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi politikan reciprokan fidon, aktive antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron en la kadro de la Iniciato Zono kaj Vojo, plifortigi kunordigon pri regionaj kaj tutmondaj aferoj, intensigi kontraŭterorisman kunlaboron, kaj akceli la ĉina-egiptan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Egiptio por plifortigi interŝanĝojn de spertoj de regado kaj subteni la egiptan elekton de disvolva vojo, kiu taŭgas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj.

Sisi laŭdis la senprecedencan nivelon kaj profundon de ĉina-egiptaj rilatoj kaj diris, ke Egiptio subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn pliigi investon en la lando. Li esprimis la esperon, ke Ĉinio plene elvolvos sian influon por antaŭenigi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin