Ĉe tiuj ĉi skriboj tuŝi la sigelon de la historio

(GMT+08:00) 2019-11-18 08:33:59     Redaktoro:Xiong

"Unu peco de testudkarapaco ideograme enskribita skuas la mondon." Antaŭ 120 jaroj la enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj (jiaguwen de la dinastio Shang, ĉ. 16-a ĝis 11-a jarcento a.K.), kiuj dormadis dum pli ol tri mil jaroj, komencis fali en la rigardon de la mondo. Ĝis nun tiuj signoj estas uzataj. Lastatempe, kiam Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris gratulon por la 120-a datreveno de la eltrovo kaj esploro de jiaguwen, la enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj, li diris, ke la enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj estas ĝis nun la plej frua natura skribosistemo eltrovita en Ĉinio, kaj ĝi estas la fonto de la ĉina skribo kaj la origino de la elstara tradicia kulturo de Ĉinio.

Tiuj skribosignoj datiĝas jam de 3 600 jaroj. Inter la Kvar Antikvaj Civilizacioj en la mondo nur la Ĉina Civilizacio neniam interrompiĝis, kaj tio multe ŝuldiĝas al la heredo kaj heredigo de la ĉina skribo.

Ĝis nun oni jam trovis pli ol 4 500 unuopajn ideogramojn sur testudkarapacoj kaj bestostoj, inter kiuj triono jam estas interpretita, kaj sekve la plejparto de la tekstoj el tiaj skriboj estas komprenata en legado.

 

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin