Ĉinio postulis al Britio fari ĝisfundan esploron pri atako kontraŭ oficisto de honkonga registaro

(GMT+08:00) 2019-11-15 19:37:03     Redaktoro:Xiong

Konforme al tio, ke sekretario de justico de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estis atakita en Britio, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco de la 15a de novembro diris, ke kontraŭ tio Ĉinio esprimas fortan indignon kaj severan riproĉon, postulante, ke Britio tuj faru ĝisfundan esploron pri la evento kaj ĝisfinan persekuton de atencinto, kaj submetu lin al leĝo.

La 14an de novembro, kiam Teresa Cheng Yeuk-wah, la sekretario de justico de HSAR, ĉeestis aktivecojn en Londono, Britio, ŝi estis atakita de maskuloj. Tiuj homoj puŝis ŝin falinta, kiu nun estas en hospitalo.

Por la evento Geng Shuang diris: "Ni esprimas fortan indignon kaj severan riproĉon pri la okazo, en kiu Teresa Cheng Yeuk-wah, la sekretario de justico de HSAR, estis en Britio atakita de tiuj, kiuj kontraŭas Ĉinion kaj malordigas Honkongon. Faktoj pruvas, ke tiuj entute estas bando da perfortuloj kontraŭleĝaj, kaj iliaj agoj jam trarompas la limojn de la leĝo kaj civilizo. Tiuj perfortuloj devas esti retenitaj kaj severe punitaj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin