Xi urĝas BRICS-landojn defendi multflankecon

(GMT+08:00) 2019-11-15 11:43:46     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis BRICS-landojn surŝultrigi siajn devojn por defendi kaj praktiki multflankecon.

Xi faris la vokon dum sia parolado titolita "Kune Klopodi por Nova Ĉapitro en BRICS-Kunlaboro" en la 11a pintkunveno de BRICS-landoj, la bloko de emerĝantaj merkatoj, kiu inkluzivas Brazilon, Rusion, Hindion, Ĉinion kaj Sud-Afrikon.

Xi rimarkigis, ke la pintkunveno estas okazigita en la momento, kiam okazas gravaj ŝanĝiĝoj en la monda ekonomio kaj internacia situacio. La nova teknologia revolucio kaj industria transformado estas en plena disvolvado, kaj la nerezistebla leviĝo de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj injektas grandan impulson en la reformon de la tutmonda sistemo de ekonomia regado. Tamen estas ankaŭ maltrankviligaj demandoj. Li aludis leviĝantajn protektismon kaj unuflankecon, pli grandan deficiton de regado, disvolvado kaj konfido, kaj pliiĝantajn necertecojn kaj malstabiligajn faktorojn en la monda ekonomio.

La ĉina prezidanto akcentis, ke fronte al profundaj ŝanĝiĝoj malofte videblaj en jarcento, BRICS-landoj devas kapti la tendencon de la epoko, respondi al la voko de la popolo kaj surŝultrigi siajn respondecojn. Li diris, "Ni devas resti fidelaj al nia firma promeso pri disvolvado kaj plifortigi solidarecon kaj kunlaboron por la bonfarto de nia popolo kaj por la disvolviĝo de nia mondo."

Xi faris tri-punktan proponon, dirante, ke unue, BRICS-landoj devas kune klopodi por nutri sekurecan medion de paco kaj stabileco; due, tiuj landoj devas serĉi pli grandajn disvolvajn perspektivojn per malfermo kaj novigo; kaj trie, ili devas antaŭenigi reciprokan lernadon per interpopolaj interŝanĝoj kaj alporti interpopolajn interŝanĝojn al pli grandaj amplekso kaj profundo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin