Ĉinio kaj Grekio subskribis plurajn dokumentojn de kunlaboro

(GMT+08:00) 2019-11-15 12:55:30     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Grekio injektis grandan impulson por profundigi reciprokprofitan ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj.

Gao diris, ke dum la vizito de Xi, koncernaj departementoj de la Ministerio de Komerco respektive subskribis kun la greka flanko dokumentojn de komerca kaj investa kunlaboro. Entreprenoj de la du landoj subskribis ses komercajn kontraktojn kun la valoro de proksimume 900 milionoj da usonaj dolaroj, kiuj ampleksas havenon, loĝistikan servon, financon kaj energion. La du landoj pliprofundigis pragmatan kunlaboron en komerco kaj investo, infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj.

Gao aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun la greka flanko por bone efektivigi gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi kunordigon de disvolvaj strategioj, akceli konuman konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi kunlaboron en trafiko, energio, informadiko kaj telekomuniko, financo kaj turismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin