Prezidanto Xi renkontiĝis kun sia sud-afrika paralelulo

(GMT+08:00) 2019-11-15 13:22:33     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en la brazila ĉefurbo Braziljo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia sud-afrika paralelulo Matamela Cyril Ramaphosa.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko kiel ĉefaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj, ambaŭ alfrontas gravajn taskojn pri disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de popola vivteno enlande, kaj firme protektas multflankecon kaj oponas unuflankajn kaj hegemoniajn agojn internacie. Li diris, ke Ĉinio volas strikte kunlabori kun Sud-Afriko por firme subteni kaj disvolvi la ĉina-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon. Li akcentis, ke la du flankoj devas subteni strategian komunikadon, intensigi interŝanĝojn inter politikaj partioj kaj tiujn pri spertoj en regado, subteni kaj kompreni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj firmigi la specialan amikecon kaj altan reciprokan fidon inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kiel kamaradoj kaj fratoj.

Ramaphosa diris, ke Sud-Afriko admiras la grandajn atingojn akiritajn de la ĉina popolo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, firme apogas la disvolviĝon kaj fortiĝon de Ĉinio, rezolute oponas unuflankajn agojn de iuj landoj kontraŭ Ĉinio kaj maljustan traktadon al ĉinaj firmaoj kaj subtenas la klopodojn de Ĉinio por protekto de suvereneco kaj leĝaj rajtoj kaj interesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin